La Aventuroj de Alicio en Mirlando

   Ĉapitro 7

   Tetrinkado ĉe Frenezulojo

   Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton."

   Kvankam la tablo estis granda, la ĵus priskribita trio amasiĝis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoĉe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!"

"Jen kelkaj" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogseĝo ĉe unu fino de la tablo.

   "Prenu da vino," per mokafabla voĉo alparolis ŝin la Martleporo.

   Alicio per vigla serĉrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur ĝi—krom teaĵoj—nenion.

"Mi ne vidas vinon," ŝi diris.

   "Nek mi," diris la Martleporo.

   "Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis.

   "Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.

   "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al vi" diris Alicio "oni ja surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj."

   "Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin.

   "Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila." Alicio diris tion tre severe.

   La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion. Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?"

   "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion."

   "Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo.

   "Ĝuste tion," respondis Alicio.

   "Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.

   "Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ... (per voĉo pli duba)... mi ĉiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, ĉu ne?"

   "Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas kion mi vidas.'"

   ..."Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi ŝatas.'"

   La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"

   "Por vi, ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto.

Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

   La Ĉapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"

   Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

   "Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris al vi, ke butero ne taŭgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon.

   "Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.

   "Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre eniĝis," la alia riproĉe diris, "vi ne devis enigi ĝin per la pantranĉilo."

   La Martleporo prenis la horloĝon, kaj malĝoje observis ĝin; poste li trempis ĝin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antaŭa diro:—

"Nur la plej bonan buteron mi uzis."

   Alicio scivole rigardis la poŝhorloĝon trans lia ŝultro. "Jen tre kurioza horloĝo," ŝi ekkriis, "ĝi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn ĝi ne indikas."

   "Pro kio ĝi devas?" la Ĉapelisto demandis. "Ĉu via poŝhorloĝo montras por vi la jarojn?"

   "Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Ĉar se ĝi montrus la jarojn, ĝi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."

   "Kaj ĝuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Ĉapelisto.

   Alicio tute konfuziĝis. La lasta diro de l' Ĉapelisto, kvankam ne malbona Esperantaĵo, ŝajnis al ŝi konduki nenien. Ŝi nur diris ĝentile: "Mi ne komprenas."

   "La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:—

   "Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri."

   "Ĉu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Ĉapelisto, denove turnante sin al Alicio.

   "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."

   "Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis.

   —"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.

   Alicio ekĝemis enue. "Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn."

   "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne uzus 'ĝi' priparolante 'lin.'"

   "Mi ne komprenas," diris Alicio.

   "Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo?"

   "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi ĉiam devas tempbati."

   "Ha, jen la kaŭzo," diris la Ĉapelisto. "Li ja ne ŝatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaŭ ĉion farus pri la horloĝoj laŭ viaj preferoj. Ekzemple, ĉe la naŭa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmanĝon."

   "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundiĝinte en pensojn, ŝi poste aldonis:

   "Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la manĝo, mi ne estus malsata!"

   "En la komenco, eble ne," diris la Ĉapelisto, "sed vi povus teni la horloĝon ĉe la unua, ĝis vi fariĝus malsata."

   "Ĉu vi tiel mastrumas ĝin?" Alicio demandis.

   La Ĉapelisto malĝoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "ĉar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, ĵus antaŭ kiam tiu freneziĝis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Ĝi okazis ĉe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

               Tvink'l, Tvink'l! Vesperteto
                  Kia via afereto?

   Vi kredeble konas tiun kanton?"

   "Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio.

   "La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena."

               Tra l' aer' vi ŝovas vin
                Majeste, kiel anasin'.
                  Tvink'l, Tvink'l!...

   En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

"Tvink'l, tvink'l, tvink'l."... Ĉar laŭŝajne ĝi havis la intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la orelojn por ĉesigi ĝin.—

   —"Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'"

   "Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio.

   "Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze."

   Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj?"

   "Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Ĉiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn."

   "Do, vi ĉirkaŭmovas vin?" demandis Alicio.

   "Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj."

   "Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas antaŭ la unue uzitaj?"

   —"Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Ĉi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni fabelon."

   "Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis ŝin.

   "Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

   La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka, malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte."

   "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.

   "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.

   "Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini."

   La Gliro tuj komencis, tre rapidante:—"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili loĝis ĉe la fundo de tre profunda puto."

   "Kion do ili manĝis?" diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson.)

   Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso."

   "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili fariĝus malsanaj."

   "Kaj fakte estis" diris la Gliro "tre malsanaj."

   Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo?"

   —"Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza mieno.

   "Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni pli."

   "Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Ĉu vi ne devis diri ke vi ne povus preni malpli? Tre facile ja estas preni pli ol neniom."

   "Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.

   "Ho, ho!" triumfe kriis la Ĉapelisto. "Kiu nun rompas la regulon pri personaĵoj?"

   Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon. Sekve ŝi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo?"

   Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto."

   "Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ—! Ŝ—! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon."

   "Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas unu."

   "Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton—"

   "Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.

   Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris.

   —"Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu nin maldekstren je unu sidloko."

   Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la seĝon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.—

   Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis la melason?"

   "Oni povas ĉerpi akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do egalfacile estas ĉerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, ĉu ne? vi malklera bubineto?"

   Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la Gliro ŝi diris:—

"Sed ili ja vivis en la puto."

   "Vivis en la puto? Certege! Sed vi, vi sen la puto ja malsukcesus desegni la melason el ĝi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

   Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

   "Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (ĉar ĝi jam refariĝis dormema) "kaj desegnis aĵojn ĉiuspecajn, ĉion komenciĝantan per la litero M——"

   "Kial per M?" diris Alicio.

   "Kial ne per M?" diris la Martleporo.

   Alicio silentiĝis.

   La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pinĉoj de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun subita ekkrieto, kaj daŭrigis:

—"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon—ĉu iam vi vidis desegnaĵon kiu reprezentas Multecon?"

   Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne pensas—"

   "Se vi ne pensas, vi ne rajtas paroli," diris la Ĉapelisto.

   Tiun lastan malĝentilaĵon Alicio ne povis toleri. Ŝi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marŝis for de la tablo.

La Gliro tuj endormiĝis; kaj nek la Ĉapelisto nek la Martleporo atentis ŝian foriron, kvankam kelkfoje ŝi rigardis malantaŭen en la espero ke ili revokos ŝin. La lastan fojon kiam ŝi vidis ilin, ambaŭ staris super la Gliro, klopodante per ĉiuj fortoj prempaki ĝin en la tekruĉon!

   "Neniam mi volos reviziti ilin" diris Alicio. La Gliro estas enigata en la tekruĉon.

"Neniam en la tuta vivo mi ĉeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol ĉe ili."

   Dume ŝi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marŝado, ŝi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis ŝi. "Tamen hodiaŭ ĉio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"—kaj eniris.

   Denove ŝi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, ĉi tiun fojon mi klopodos pli lerte," ŝi diris al si.

Preninte la oran ŝlosileton, ŝi unue malŝlosis la pordon kiu kondukas en la ĝardenon. Tiam, ŝi mordetis la fungopecon (kiun ŝi ankoraŭ havis en la poŝo) ĝis ŝi estis tridek centimetrojn alta, kaj fine—post tiom da malsukcesoj—trovis sin en la belega ĝardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj ĉarmaj fontanoj.

Text from wikisource.org
Audio from LibreVox.org